--- On Fri, 11/13/09, Fernando Maia Jr. <[email protected]> wrote:
> Kvankam Sergio estis dirinta, ke okcidentanoj ne havas apartan
> vorton por "tasho", al mi kiel brazilano (kaj mi pensas, ke same al
> usonanoj) mankas vorto por "tasho" (char ni uzas "bolsa" [pt] kaj
> "purse" [en] tute aparte de "saco/sack").
Kiom mi komprenas, la usona _purse_ estas _ina_ taŝo; kiam temas pri
ĝeneralsenca taŝo mi dirus _bag_, kio konfuzas taŝon kun sako
(kvankam ankaŭ _sack_ ekzistas). Mi ne kompetentas pri la portugala.
> Chi-matene mia amikino tro plenigis sian "tashon" (kiu estas iom
> longa) antau ol foriri kaj diris al mi (en la portugala): "Dio, mia
> tasho farighis sako" ("Meu Deus, minha bolsa virou um saco"). Mi ne
> povis ne tuj memori pri tiu diskuto nia - fakte, laulitere, en
> Esperanto shi estus dirinta "Dio, mia mansako farighis sako". Ja ne
> tiel interesa frazkonstruo...
Jes, amuze.
--
Sergio