--- On Fri, 11/13/09, Johan Derks wrote:
>Sergio:
>> Mi preferus "erst" ol "maljam" -- ĉar mi ne komprenas kiel "maljam"
>> povas esprimi la ideon de "erst".
>Siatempe mi estis admiranto de Pic pro liaj neologismoj kaj ankau
>ekuzis erst, sed - supozeble pro la kruda finsono 'rst' - ghi ne
>plachas al mi.
Mi neniam admiris Piĉon, kaj opinias liajn principojn kontraŭaj al la
spirito de Esperanto. Sed malmultaj povas malpravi pri ĈIO -- iuj
liaj ideoj estas nemalpravaj.
Mi ne certas ke erst aŭ io simila estas nepraĵo -- sed mi ne rifuzas
al tia esprimilo ekzistorajton.
>Por klarigi al Sergio mian preferon de 'maljam':
>jam enhavas la ideon de 'pli frue ol atendite',
Mi forte malkonsentas. La PIVoj kaj ReVo longe, mallerte kaj maltrafe
difinas "jam"; por mi sufiĉus diri, ke ĝi indikas plenan kaj kompletan
plenumiĝon de la predikato aŭ tempa adjekto:
"Li jam VENIS"
"Li jam LONGE parolas"
La 5a senco de ReVo:
,----
| 5. Pli frue ol oni atendas aŭ atendis:
| * post semajno eble vi trovos jam ian sciigon;
| * la verko estas jam preta;
| * li kredas sukcesi kaj jam ridetas.
`----
estas misprezento. La ekzemploj neniel konvenas por la celata senco.
Kiom mi komprenas, la celata senco estas konversacia kaj aperas
precipe en redemandoj:
"Voilà, nous sommes venus." -- "Déjà?"
"Wenn?" -- "Morgen." -- "Schon morgen? Das ist schön!"
Tio estas periferia, marĝena signifo, kaj mi iom dubas, ĉu ĝi estas
tute internacia kaj esperanta. Ekz-e anglalingve oni probable
esprimus ĝin alimaniere:
,----
| schon am frühen Morgen: as soon as the day broke
| schon am nächsten Tag: the very next day
`----
ktp. En Esperanto tia "Ĉu jam?" ne maleblas, sed ĝi ŝajnas malpli
ofta kaj apenaŭ registrinda kiel aparta senco. Nu, se tamen, tiam kun
pli konvenaj ekzemploj.
> erst tiun de 'pli malfrue ol atendite'. Do maljam lau mi tre ghuste
> sidas en tiu signifo de lia 'erst'.
Se "jam" indikas plenumiĝon kaj kompletecon, tiam "maljam" devas
indiki la malon de plenumiĝo kaj kompleteco. Sed "erst" indikas ke la
afero ja plenumiĝis -- eĉ se unuafoje kaj pli malfrue ol oni esperis.
Tial "maljam" estas logika eraro.
> 'nur' ne havas tiun apudsignifon de 'pli malfrue ol ATENDITE', do
> lau mi estas malpli preciza ol 'maljam'.
En la Engelsa ekzemplo mi ne vidas tian "ol atendite". Ĝi simple
konstatas unuaecon. Kaj tiaj uzoj de "erst" estas tute normalaj.
>Bertilo: Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”,
>sed maljam ne enuziĝis.
>Povas esti, ke lia konkludo pri la uzado de maljam maljam pruvighos
>nevera post jardekoj.
Mi ripetas, tia _maljam_ estas mallogika. Jen alia pruvo:
Nego de "jam" estas "ankoraŭ ne". Mi konscias, ke mal- indikas
kontraŭon, kaj "ne" indikas komplementon. Tamen la kontraŭo ja estas
ene ne la komplemento: "homo maljuna" estas "homo nejuna"; "io
maldekstra" estas "nedekstra" ktp.
Sekve "maljam" estas speciala okazo de "ne jam", "ankoraŭ ne"; se
veras "maljam", tiam certe "ne jam".
Sekve "Erst tiam li venis" => "Maljam li venis" => "Ne jam li venis"
=> "Li ankoraŭ ne venis"
Tio ne estas la signifo de "Erst tiam li venis".
--
Sergio
Your email settings: Individual Email|Traditional
Change settings via the Web (Yahoo! ID required)
Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch to
Fully Featured
Visit Your Group
|
Yahoo! Groups Terms of Use
|
Unsubscribe
__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com