En ReVo, "produktiva" estas difinita per "produktema". Tamen ghi estas - lau mia takso - plej ofte uzata en la senco de "produktkapabla", des pli ke la neoficiala sufikso -iv (kun la senco "-kapabl-" ludas sian rolon. Mi proponas meti la vorton sub "produkt-" (kun la rimarko ke la sufikso ne estas oficiala), kun la difino: "produktpova, produktkapabla, produktema". Nu, kaj se oni jam allasas "pagipova" (tiel sub "-iv"), tiam oni devus allasi ankau "produktipova", anstatau produktpova, chu ne? Sed nek unu nek la alia estas uzata, ghuste char "produktiva" montrighas plej tauga, en la senco de sia sufikso -iv.
Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
