Ĉe la kapvorto "memoro", ĉu laŭ la listanoj aldonindas la signifoj
"memorilo" kaj, plej grave, "poŝmemorilo" (sence de USB-memorilo)?

La celata signifo de "memorilo" (aparato, kiu enhavas enarĥivigitajn
datumojn) jam aperas sub "memoro" (3-a signifo): "Organo de komputilo
destinita por ricevo, konservado kaj resendo de datumoj. Aparataro.
Datumportilo."

Laŭ mia lingvosento, "memoro" (en la fako de informadiko) pli-malpli
egalas memorkapablon, dum "memorilo" pli bone pensigas pri fizika
aparato.

La aldono de "poŝ-" bezonatas por apartigi poŝmemorilojn de tiuj aliaj
memoriloj, multe pli grandaj kaj ne bastonet-formaj, kiuj tamen
kelkfoje same konekteblas al komputiloj per USB-pordo.

-- 
Fabio
[email protected]

Rispondere a