Vilhelmo Lutermano:

>> Sed ĉu 'negro' efektive uziĝas rasisme en Esperanto? [...]
>
> - Nu, por traduki la rasisman "nigger", jes.

Mi havas tute malan impreson.

La vorto "nigrulo", kiel relative nova, slanga
vorto, se misuzata kiel surogata anstatauxo
de la stabila neuxtrala formo "negro", impresas
min kiel pruda (aux simple moka) "priskribo"
anstataux simple nomi la antropologian homtipon
uzante gxuste tiucelan vorton.

Notu, ke gxi, krome, elvokas unu el la metaforaj
sencoj de la vorto "nigra", kiu aludas malbonon,
insidon aux alian nedezirindan trajton: "nigra animo",
"nigra envio", "nigra merkato", k.s.
Tiuj signifoj neniel rilatas al rasismo.

Se ankaux la bonaj auxtoroj migros de la gxisnuna
uzado (neuxtrala "negro") al la neologisma ("nigrulo"),
tio neeviteble sxangxos la sencon de la vorto "nigra",
kaj tiel cxanos sxangxojn de la lingvo, kiel jam okazis
en la angla, kie, ekzemple la malnovega vorto "niggardly"
igxis tabua pro samsoneco kun la rasa pejorativajxo.

Bonvolu noti ankaux, ke la naiva identigo de la rasismo
kun la lingvo, kaj supersticxa kredo, ke la sxango
lingva povas magie kauxzi sxangxojn sociajn (dum fakte
la efiko estas mala) estas certagrade hipokrita sinteno,
kiam oni kamuflas sociajn sxangxojn anstataux elradikigi ilin.
Gxia cxefa rezulto estos sencxesa sxangxado de la
lingvo:  se al iu la vorto "negro" sxajnas rasisma, cxar
gxi ekzistis dum pli rasisma periodo de la homara historio,
ankaux la vorto "nigrulo" baldaux sxajnos tia (cxar sociaj
antauxjugxoj ne malaperas rapide).  Gxuste tio dauxre
okazas en la angla, kie sxangxigxis jam kelkaj "generacioj"
de nomoj por (cxiuj!) rasoj.

Esperanto, malkiel gentaj lingvoj, prefere evitu la ridindan
luksajxon de sencxesaj sxangxoj, kiuj igas la antauxe
verkitajn verkojn malpli kompreneblaj kaj malplivalorigas
kaj malfaciligas la lingvon mem.

Ni penu protekti nian lingvon!

Amikoj,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a