--- On Mon, 12/28/09, Miroslav Malovec wrote:

[...]

> En Vikipedio mi trovis artikolojn en 24 lingvoj, nur Esperanto
> mankas. Cxiuj uzas la anglan formon, cirilaj alfabetoj en formo
> "nou-hxau", sole la kataluna havas "saber fer".

La angla termino ne esprimas la esencon de la koncepto, tial ĝia
traduko (per io simila al "saber fer") malmulte sencas.

La greka tradukas simile (teĥnognozo), kaj tio estas same maltrafa.
Tamen se tia esprimo ricevas specialan sencon per konvencio, tia
termino tutegale povas funkcii sendepende je sia rektasenca signifo
(kiel en la angla).

La rusa artikolo entenas la alternativon "far/sekreto", kiu pli trafe
esprimas la sencon.

> Mi jam ricevis proponon "prikono, spertoscio", sed mi dubas pri ilia
> taugeco, kvankam la unuan uzas Minnaja en sia vortaro.

Maltaŭge.  Ne simple kielo, sed kielo kies uzeblon gardas kontrakto
pri sekreteco.  Ankaŭ la patentoj presentas "prikonojn" (kaj estas
proprasenaj "know-how") -- tamen en la jura senco know-how estas
alternativo de patento.

Plej bone estus iel transskribi la anglan vorton, sed ĝi estas
malfacile trasskribebla.  Por ruslingvano "noŭhaŭo" estus plej
rekonebla, sed mi dubas ke la okcidentaj esperantistoj akceptus tion.

-- 
Sergio




      

Rispondere a