--- On Wed, 12/30/09, Renato Corsetti wrote:
> Sergio:
> Esencaj trajtoj de "know-how" (kiujn la angla termino neniel
> esprimas) estas:
[...]
> Verŝajne temas pri faka uzo, kiun mi ne konas.
Jes, temas pri jura termino kiun oni bezonas por faka uzo.
> Mi konas la ĝeneralan uzon en la itala en la gazetaro, en kiu oni
> renkontas frazojn de la speco: "Ĉinoj jam posedas la "know how" por
> konstrui elektrajn aŭtomobilojn".
La ĵurnalistoj tre ŝatas klerajn vortojn kies sencon ili ne komprenas.
Ekz-e "la epicentro de la sismo kuŝas je 12 km sub la tero"
(konsideru ke "epicentro" laŭdifine estas projekcio sur la tersurfacon).
Kvankam la de vi citita frazo povus esti ĝusta por la signifo:
"La ĉinoj jam aĉetis ĉiujn patentojn kaj knohavojn necesajn por
konstrui elektrajn aŭtomobilojn".
Mi koncedas, ke malprobablas, ke ĵurnalisto celus tian sencon.
> En tiuj uzoj la signifo estas simple "scio", "kapablo".
Jes, por tia senco aparta vorto ne estas bezonata. La ĵurnalistoj
uzas ĝin ne por liveri informon, sed por ŝajnigi sin klera.
--
Sergio