--- On Fri, 1/22/10, Vilhelmo Lutermano wrote:
> Je Merkredo, la 20a de Januaro 2010EO 08:04:15EO Renato Corsetti skribis:
[...]
>> Bone! Uzu "sendorma".
> - Mi pensas ke "sendorma" aplikighas en situacioj kie oni normale
> atendus dormon, do "sendorma nokto", "ni restis la tutan nokton
> sendormaj".
Jes.
> Sed: "Shi estis jam maldorma ekde la 6-a matene" - kio signifas ke
> shi jam ellitighis kaj agadis.
Principe jes, kvankam la uzo de la formo adjektiva estas nesimetria
kaj malpli eleganta ol la formo verba. Evidente temas pri nacilingva
influo (en la rusa lingvo tamen la verbo aspektas pli nature ol
adjektivo).
Kp: "Je 23:00 ŝi jam DORMIS" (ne: "estis dorma") -- sekve
"Je 8:30 ŝi jam MALDORMIS".
--
Sergio