Je 1/21/10, mireille:

[...]

>> Sergio:
>> Mi tamen ne pretas rezigni pri la simplaj adjektivoj kiel "karesa
>> gesto", "malŝata rigardo", "malferma kunsido" ktp.

> karesa gesto-> gesto kiu karesas
> do adjektivo formita laux la modelo veka lumo-> lumo kiu vekas
> malferma kunsido->kunsido kiu malfermas (kunsidan aranĝon, kunvenon k.t.p.)

Jes.

> malŝata rigardo -> ??? rigardo kiu esprimas malŝaton? pli klare estas
> "rigardo malŝatoplena" aŭ "malŝatoesprima rigardo"

Kiel tio diferencas disde "karesa gesto", "indulga rideto" ktp?

> estima->  ???? estimata?

Ne, samkiel ĉe la antaŭaj, "esprimanta estimon".
"Estimaj vortoj, esprimoj"; "estima rilato al la maljunuloj" ktp.
Fakte, ruslingve "estima, respekta junulo" signifas indikas junulon
kiu respektas.

> afekta-> afektata?  ekzemple "afektaj gestoj" ĉu ne pli bone estas
> "afektataj gestoj" "gestoj afektoplenaj"?

La gestoj ja ne estas afektataj, ili esprimas ion afektatan.  Kaj
"afektoplena" ne ĉiam taŭgas, la gesto ja povas esti nur iomete afekta.

[...]

--
Sergio

Rispondere a