István: >Cxe "tiam", cxu ne estus utile atentigi ke gxi NE signifas "(tuj) poste", >senco e, kiu anglalingvanoj emas gxin uzi?
Cxu vere tiu bizara lingvo ne distingas inter "tiam" kaj "poste" (france: alors, puis/ensuite)? ;) Verdire mi neniam vere atentis, ke anglalingvanoj tiel eraras, eble cxar la senco restas komprenebla: en "li A-is kaj tiam B-is" ne malfacilas konjekti, ke la tempo montrita per "tiam" estas tiu de la fino de la ago A-i. >La nuna ekzemplofrazo >"morgaŭ mi finos mian laboron kaj tiam mi estos libera" >ne ekskludas interpreton laux la "angla" senco. Efektive tia interpreto eblas. Mi bonvenigas aldonon de atentigo, tamen sen indiko de la angla (kiel estas la kutimo en tiuj klarigaj rimarkoj, kiuj ofte bazas sin sur specifajxo de iu lingvo, sed gxin neniam mencias). Alia maniero, pli malrekta, estas aldoni referencon al "poste" (ja tio signifas "vidu", "komparu", do en si mem etentigas pri ebla nuanco). Kore, Marc
