En Hungario oni nomas tiajn krucojn simple vojkruco aŭ vojranda kruco.

 

Jozefo Horvath

 

  _____  

From: [email protected] [mailto:[email protected]] On Behalf Of 
Kurt Fischer
Sent: Monday, February 15, 2010 9:39 AM
To: [email protected]
Subject: Re: [revuloj] mi bezonas vian helpon

 

  

Temas pri monumenteto devota au devotajha monumenteto.
Certe, tio estas nur priskribo. Fakvorton pri tio mi neniam 
renkontis. Shajnas ke oni ghin trovas precipe en katolikaj 
landoj.
Kurt Fischer

Am 14.02.2010 17:59, schrieb Miroslav Malovec: 

  

 

  

Saluton,

 

ankaŭ en Ĉeĥio estas oftaj ŝtonaj krucoj aŭ aliaj religiaj simboloj apud la 
vojoj aŭ krucvojoj aŭ antaŭ vilaĝaj dometoj. La popolo ilin nomas „poklona“, 
t.e. „riverenco“, ĉar preterpasantoj riverencas kaj krucosignas sin.

Foje ankaŭ „kaplička“ (kapeleto), kvankam ne temas pri ĉambro, sed nur pri 
ŝtona kolono kun niĉo, en kiu troviĝas statueto de sanktulo, kutime de 
Virgulino Maria.

Ankaŭ ni havas problemon, kiel esperantigi tiujn simbolojn, kiam ni 
esperantigas turismajn tekstojn pri niaj urbetoj kaj vilaĝoj.

Mi scivolas, ĉu via iniciato trovos taŭgan solvon.

 

Mirek

 

----- Original Message ----- 

From: mireille.corobu <mailto:[email protected]>  

To: revu...@yahoogroups <mailto:[email protected]> .com 

Sent: Sunday, February 14, 2010 3:28 PM

Subject: [revuloj] mi bezonas vian helpon

 

  

Saluton,
freŝdate mi legis en nia Yahoo-grupo por bretonaj esperantistoj ke iuj 
skribas en eo.wikipedia.org pri la "sept saints fondateurs de la 
Bretagne" do pri la "sep sanktuloj fondintaj Bretonion". Kompreneble la 
temo interesas min ĉar Bretonio estas kaj mia naskiĝloko kaj mia 
vivloko. Mi do atente legis la paĝon pri "la sep sanktuloj fondintaj 
Bretonion".
Ja mia regiono estas forte markita de katolikismo sed de katolikismo kiu 
stariĝis sur forta kelteca grundo.
Spuroj de katolikismoj svarmas en la kamparo de la areo kiun okupis la 
osismoj, la plej okcidenta gaŭla popolo de la iama Armoriko (france oni 
skribas "osismes") en frua epoko (longe antaŭ romianiĝo kaj kristaniĝo 
de la regiono). Ekzemple plenplenas la kamparo de mia naskiĝloko, tiu de 
mia edzo kaj ankaŭ en Finistero de ŝtonaj alte starigitaj krucoj rande 
de la kamparaj vojoj, eĉ foje ili reprezentas kalvarion.
Mi ne scias kiel nomi tiajn kristanaj markilojn renkontitajn rande de la 
vojoj.
Mi esploris en la reto kaj oni trovas ilin ankaŭ en aliaj eŭropaj 
regionoj. Kiel vi proponu ke mi nomu ilin?
Jen bilda ekzemplo de la priparolata objekto kiun nomon mi volas trovi 
plej taŭge kiel eble.
http://www.corobu. <http://www.corobu.com/croas.jpg> com/croas.jpg
<http://www.corobu. <http://www.corobu.com/croas.jpg> com/croas.jpg>

Mi dankas al tiuj kiuj helpos min por trovi taŭgan vorton en Esperanto.
Mia hodiaŭa intenco ne estas registri la vorton en ReVo, mi volas trovi 
ĝin kaj por la paĝo kiun mi kreis hieraŭ
http://eo.wikipedia <http://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonaj_sanktuloj> 
.org/wiki/Bretonaj_sanktuloj
kaj por ŝanĝi la stultan nomon kiun mi trovis en
http://eo.wikipedia <http://eo.wikipedia.org/wiki/Dia_torturo> 
.org/wiki/Dia_torturo
Mireja
Eblas skribi respondon al mi al mia privata adreso.



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4865 (20100214) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset. <http://www.eset.cz> cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4865 (20100214) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset. <http://www.eset.cz> cz



Rispondere a