Antaŭ nelonge mi bezonis verbon por esprimi "debicikladon".
Mi uzis la verbon "debicikli" sen kontroli en ReVo. Nur hodiaŭ mi iris 
tien por kontroli kaj ne trovas la verbon.
Ĉu ĝi estas verbo tro facile komprenebla do kiu ne havas sian lokon en 
la vortaro?
Scivoleme mi rigardis en la artikolo "selo" ĉar oni deseliĝas 
debiciklante. Tiam mi vidis ke deseliĝi uzatas ŝajne nur por rajdantoj.
Hodiaŭ estas pli da biciklantoj ol da rajdantoj, pro tio mi opinias 
utila la verbon "debicikli".
Mi pretas aldoni ĝin en ReVo.
Kion vi opinias?
Ĉu jam ekzistas alia verbo samsignifa al kiu mi ne pensis?
Dankon pro respondoj
Mireja

Rispondere a