--- In [email protected], "mireille.corobu" <mireille.cor...@...> wrote:
>
> > "Debicikli" estas io kion mi relative ofte faras cx. 7.50 matene, cxar 
> > nia domo trovigxas supre de deklivo. Mi debiciklas de tie gxis la 
> > cxefvojo, kiun mi lauxbiciklas centon da metroj. Poste mi trabiciklas 
> > fervojrelojn, kaj - jen mi albiciklis la biciklopadon! Ekde tie, mian 
> > vojon mi facile biciklas plurajn kilometrojn - gxis mi gxisbiciklas, 
> > denove, la cxefvojon.
> > 
> > amike
> > István Ertl
> 
> Jen kiel mi komprenis:
> 
> Pro deklivo mi piediras kun la biciklo gxis la cxefvojo.
> Sur tiu cxefvojo mi biciklas centon da metroj kaj tiam trairas 
> fervojrelojn ekde kiuj mi povas bicikli sur biciklopado plurajn 
> kilometrojn longa. Mi finbiciklas sur la cxefvojo.

Du aferojn mi komprenas malsame:
mi debiciklas la deklivon, do mi restas surbicikle;
mi ne finbiciklas sur la cxefvojo - fakte, poste sekas aliaj eroj de mia 
itinero, inkl. denove alian biciklopadon.

Gxisbicikli vojon = bicikli gxis vojo.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a