> "Debicikli" estas io kion mi relative ofte faras cx. 7.50 matene, cxar 
> nia domo trovigxas supre de deklivo. Mi debiciklas de tie gxis la 
> cxefvojo, kiun mi lauxbiciklas centon da metroj. Poste mi trabiciklas 
> fervojrelojn, kaj - jen mi albiciklis la biciklopadon! Ekde tie, mian 
> vojon mi facile biciklas plurajn kilometrojn - gxis mi gxisbiciklas, 
> denove, la cxefvojon.
> 
> amike
> István Ertl

Jen kiel mi komprenis:

Pro deklivo mi piediras kun la biciklo gxis la cxefvojo.
Sur tiu cxefvojo mi biciklas centon da metroj kaj tiam trairas 
fervojrelojn ekde kiuj mi povas bicikli sur biciklopado plurajn 
kilometrojn longa. Mi finbiciklas sur la cxefvojo.

Mireja

Rispondere a