>> Mireja: >> Mi preferus ke oni dirus >> "debicikli" en la senco celata de mi >> kaj >> "bicikli de" en la alia senco. >> >> Ekzemple:
>> "Al la valo mi biciklis de la montara lago xxxxx. Ie la deklivo estis >> tro kruta, varmiĝis la bremsoj, mi decidis debicikli." >> >> Kiu ne komprenus tion? > russ: > Nu, evidente pluraj homoj en cxi tiu diskuto ne komprenus gxin. :) Mi proponis la verbon sen kunteksto, tiam eblis kompreni ĝin laŭ propra imago. Ĉu vi rimarkis ke en la ekzemplo la verbo ne havas komplementon? > Oni povus (mis)kompreni, ke vi decidis debickli (en la "vera" senco, > t.e. "deiri", "deveturi", ktp) de tiu tro kruta vojo al iu alia pli > tauxga malpli kruta vojo. Ne. Ĉar la verbo "debicikli" en la de vi preferata senco nepre havas komplementon eĉ se subkomprenata, vi mem aldonis al la verbo iun komplementon kiu estas apenaŭ imagebla en la kunteksto. En la kunteksto de mia ekzemplo la biciklanto jam (de)biciklis de la lago do jam elektis la vojon. Ie survoje li timas malgrimpi do li debiciklas. Estus iom stulte regrimpi bicikle por malgrimpi sur alia vojo al la valo. Mi akceptas en iuj kuntekstoj la verbon "debicikli de (loko)" ĉu vi ne povas akcepti en iuj kuntekstoj la verbon "debicikli" (sen komplemento)? Mireja