--- On Fri, 5/3/10, Antonio Codazzi wrote:

> Do.. laux la vortaro de Minnaja, "trombo" estas medicina vorto.

Kaj laŭ la Fundamento de Esperanto, ĝi estas termino meteologia:

,----
| tromb`
| fr: trombe
| en: water-spout
| de: wirbelwindartiger Orkan
| ru: смерчъ
| pl: zawierucha
`----

> Cxiukaze, la malsameco inter meteologia "trombo" (itale "tromba
> d'aria") kaj "tornado" (itale "tornado") estas en la direkto.
> Tornado estas centrifuga, "trombo" estas centripeta. La diferencoj
> inter "uragano" kaj "tajfuno" kaj "ciclono" dependas de kie ili
> estas (pro la legxo de Coriolis).

Ŝajnas al mi, ke vi ion konfuzas.  Trombo estas aerkirlo, mi ne povas
imagi decentran aerkirlon; supozeble, tio estus ondo.

Probable vi aŭdis pri alio, ke sur la norda duonsfero la rotacio
estas, plej ofte, kontraŭsuna (kontraŭhorloĝa), dum en la suda
duonglobo, laŭsuna; nu, la regionoj kiel la Mezamerika entenas partojn
el ambaŭ duongloboj, do tiu trajto ne povas esti distinga.

> Do... eble la fakuloj pravas kiam ili "kreas" novajn vortojn.

Al mi ŝajnas, ke tiu plimultigo de la radikoj estas ŝuldata al
malklero kaj malkapablo identigi fenomenojn samesencajn.  La rusa
artikolo Vikipedia pri смерч
http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A1%D0%BC%D0%B5%D1%80%D1%87 prezentas
"trombe" kaj "tornado" kiel regionajn sinonimojn (la eŭropa vorto
estas _trombe_, la amerika vorto estas _tornado_).

Simile oni "distingas" leopardojn kaj panterojn ktp.

-- 
Sergio




      

Rispondere a