Jes, Mireja, vi pravas. La diskuto intermiksas plej diversajn aspektojn. Klare, ke por laikulo suficxas iu gxenerala "ventego" aux "sxtormo". Same klare, gxi ne suficxas por fakulo (tie cxi meteologo). Denove la "problemo" estas eksterlingva. Jen kelkaj terminoj pri diversaj ventoj trovebla en "Vetero kaj Klimato de la Mondo" (UEA 1987):
// http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7475892 aerfluo alfluo de (arkta aero) sprucxfluo vento, orienta vento, alorienta vento, almara vento, kirlovento ventego sxtormo, negxsxtormo tropika sxtormo tropika ciklono: kelkaj fermitaj izobaroj, ventoj malpli ol 64 km/h tropika sxtormo: ventoj inter 64 kaj 116 km/h uragano: ventoj pli ol 116 km/h tropika sxtormo en Norda Pacifiko – Indonezio = tajfuno tropika sxtormo en Norda Pacifiko – Filipinoj = bagioj (baguios) tropika sxtormo en Suda Hinda Oceano apud nordokcidenta Auxstralio = willy-willies malalta, alta ciklono feno, fenvento (ankaux en NZ, p. 65, 92), varma, seka vento, kiu malsuprenblovas subvente de montaro. La nomo estas alpa, sed nun uzata cxie. cxinuko p. 94 = Nord-amerika feno, kiu blovas dum stabila okcidenta fluo trans la Rokan Montaron. blizardo siroko (varma, suda kaj polva) musono – aktiva musono, malforta musono, foriranta musono, cxefmusono, musontrogo uragano kariba uragano okulo de uragano ciklono, (siberia, acora) anticiklono, fronta ciklono, atlantika, tropika ciklono, ekstertropika ciklono, polus-fronta ciklono, granda, profunda ciklono, termika ciklono, subventa ciklono tornado, dif. p. 77 tondrosxtormo nuboj: kumulosoj mP-aero = aero de malalta premo kP-aero = rmP-aero = mT-aero frosto pluvo, hajlo tondro negxo nebulo, radiad-nebulo precipito tondrego mistralo = loka vento en la valo de Rodano: kiam aero fluas laux valo, ventoj plifortigxas, cxar la valo funelas. Malvarma, norda aux orienta vento borao (Bora) = loka vento de norda Adriatiko, la orienta Levanteno kaj okcidenta Vendale cxe Gxibraltaro pampero = vento en Suda Ameriko. sxurin-pluvoj en Japanio, p. 70 drivoj sablosxtormo, p. 86 mallong-dauxra kirlita polv-kolono. Tiaj sxtormoj nomigxas ankaux polv-koboldoj aux, se pli intensaj, samumoj. Harmatan-vento, p. 87 En Sudano someraj polvosxtormoj kun sudaj ventoj kaj tondro nomigxas habuboj. p. 87 suhxovejo = sek-vento dum printempo kaj somero super Ukrainio kaj la suda Volga Baseno anabataj kaj katabataj ventoj ktp. ktp. Certe estas ankoraux pliaj. Serioza terminara diskuto sekvus tiujn principojn: // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/232379 Sed la diskuto tie cxi estas nur unu plia malbononkla infanajxo. Gxis Bernhard > La respondoj montras ke por tiaj ekstremaj meteologiaj fenomenoj la > perceptoj varias laux geografia areo, sekve ankaux la konceptoj varias > do la vortigoj. > Sxtormo, tempesto, ventego, uragano, tornado ne malutilas kiam > esperantistoj bezonas ilin. > Cxu eblas bremsi la esprimpovon? kial ne akcepti ke diversaj ni estas do > diverse ni vortigas niajn pensoj? > Mireja
