En la germana: "Frank(e)nsxtajn" (preskaux "Fránknsxtajn") kaj Ájnsxtajn.
Pri -stein ne estas unueca: en la sudo -sxtajn, en la nordo (pro fora reehxo de la malaltgermana) -stajn. Pro tio same en la angla -st, cxar ties lingvo ja estas pli proksima al la platdicxa (malsupra germana) ol al la supra germana. Memor-frazo: In Hamburg stolpern sie über einen spitzen Stein (st, sp, st), dum en Munkeno sxtolpern sie über einen sxpitzen Sxtein (stumblas super akra sxtono) ;-)) Tiu dauxra hezito inter stumbli / sxtumbli, stono / sxtono, stato / sxtato, stampi / sxtampi cetere estas unu el la multaj malfacilajxoj de nia malfacila Esperanto kun kiuj ni devas vivi: // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/235972 Estas jam multaj aspektoj (el kiu lingvo, cxu laux skribo, cxu laux proksimuma prononco) kaj eble iu povas iom ordigi en work flow (esperante?). Ekz. mi konsentas kun Sergio: La nomoj de filozofoj kaj sciencistoj el la 15-a gxis 18-a jc., kiuj laux la tiama kutimo latinigis siajn nomojn (novlatino), Esperanto adaptas surbaze de tiu novlatina formo, ne surbaze de la etno-lingva. Pro tio ekz. (de) Kant -> (la) Kantius (aux Cantius?) -> (eo) Kantio (= PIV, do ne *Kanto) (cz) Komensky (kun akcento) -> (la) Comenius -> (eo) Komenio (PIV, do ne io surbaze de cz). (pl) Kopernik (kun akcento) -> (la) Kopernicus (aux Copernicus?) -> (eo) Koperniko (fr) Descart -> (la) Cartesius -> (eo) Kartezio (kartezia filosofio, logiko) (nl) Hugo de Groot -> (la) Grotius -> (eo) Grotio (grotia jur-analizo) (de) Leibniz -> vd. la ekz. cxe Sergio ktp. ktp. Ni ne estu pli naciemaj ol la erudicia mondo de antaux 500 jaroj. Bernhard
