Estas konsole lerni, ke ecx la multe pli granda rusa alproprigas fremdajn 
nomojn malsame, malunuece, eble ecx "ridinde" (Yury). Ni do ne devas tro 
honti pri la fojaj nekoherajxoj en nia lingveto.

La regxisoro en Esperanto do probable "Ejzensxtejno", dankon al Alex. 
Transskribo cxiukaze ja gravas nur, se ni volas uzi la nomon kiel atributo 
de klaso-nocio: "ejzensxtejna antauxpusxo / perspektivo / revolucio de 
filmarto" ktp.

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Yury Finkel" <[email protected]>


2010/3/22 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Jes -- se temas pri la reĝisoro. Sed krome, aŭstria komponisto Strauß
> [...] verkis la opereton
> "La vesperto" (Die Fledermaus), kies ĉefrolulo estas "Eisenstein".
> Estus ĝene ke la nomo de tiu frivola persono sonu idente al la nomo de
> la reĝisoro, kaj oni malsimiligis: la aŭstro iĝis "Ajzenŝtajn".

Eĉ pli ridinde; mi rimarkis, ke en la teksto tiu nomo (Ajzenŝtajn)
rimiĝas kun "portvejn" (portovino). Do, verŝajne, komence ĝi ja estis
"Ejzenŝtejn", kaj poste oni mallerte ŝanĝis al "Ajzenŝtajn" sen
korekti la ceteran tekston.

-- 
Yury Finkel

Rispondere a