Karaj,

jam en du artikoloj pri mitologiaj temoj - nome, Herkulo (jam
korektita) kaj Heraklo (korektota en la venonta ŝanĝaro) - mi trovis
la eraran, neekzistantan formon "eroo" anstataŭ "heroo".

Kompreninde mi plu korektos tiajn erarojn, sed ĉar la afero ŝajnas
esti ofta, indus pli metode trakontroli la vortaron por anstataŭigi
ĉiujn aperojn de "eroo" per "heroo". Ĉu iu el la retejestroj havas la
eblecon fari tion, sen trafoliumi permane ĉiujn artikolojn?

Amike,

-- 
Fabio

Rispondere a