Kara Fabio, > jam en du artikoloj pri mitologiaj temoj - nome, Herkulo (jam > korektita) kaj Heraklo (korektota en la venonta ŝanĝaro) - mi > trovis la eraran, neekzistantan formon "eroo" anstataŭ "heroo". > > Kompreninde mi plu korektos tiajn erarojn, sed ĉar la afero > ŝajnas esti ofta, indus pli metode trakontroli la vortaron > por anstataŭigi ĉiujn aperojn de "eroo" per "heroo". Ĉu iu el > la retejestroj havas la eblecon fari tion, sen trafoliumi > permane ĉiujn artikolojn?
Kvankam Wieland jam skribis kiel trovi tion pere de retserĉo (kaj vi jam konas ĉiujn artikolojn kun "eroo"), > se vi serĉas per guglo: > "eroo" site:reta-vortaro.de > vi trovos aldone Poluks/o tamen, eble iu iam bezonos iom pli komplikan serĉadon sen konekto. Por ĝi ege utilas programo "grep" (normale havebla ĉe Linukso kaj danke al GnuWin32 [http://gnuwin32.sourceforge.net/packages/grep.htm] ĉe Vindozo). Ĝi ebligas trovi ĉiujn dosierojn (kaj eĉ vidigi partojn de ilia enhavo) kun serĉata teksto. Ĉifoje ĝi estus (vokata en la xml dosierujo de ReVo): grep -i -l "\<eroo" *.xml kie: -i signifas ke ĝi ne konsideru usklecon -l ke ĝi montru nur la dosiernomojn (se vi volus vidi ankaŭ la linion de la teksto kun trovita esprimo, forigu tiun ĉi opcion) "\<eroo" estas serĉata esprimo (precize: signoĉeno komencanta per "eroo") *.xml estas nomoj de traserĉataj dosieroj (tie ĉiuj kun finaĵo xml). Amike --- Sebastiano
