--- On Mon, 19/4/10, Wieland Pusch wrote:

[...]

> mi ne havas iPhone, sed povus pruntepreni iPod touch.
> Ĉu vi povas doni kelkajn informojn, kiel uzi vortaron
> per ĝi?

Ankaŭ mi ne havas ajfonon (nek planas ĝin aĉeti), sed mi jes uzas
Stardict-on sur Linukso, Vindozo kaj mia poŝlegilo (por mia Nokia mi
uzas alian vortaran ilon).

Vd http://en.wikipedia.org/wiki/Stardict

...

> Ĉar temas pri XML-formato oni eble povas preni la dict-transformaton
> kiel ekzemplo kaj povas skribi XSLT-transformado ReVo->XDXF

Hm, ne, transformado en XDXF estus multe pli simpla: oni ne bezonas
aranĝi ion ajn, necesas simple transkodi la etikedojn de ReVo en la
etikedojn de XDXF, kiu ankaŭ estas XML-formato (kaj kunmeti la milojn
da revaj artikoloj en unu grandan XDXF-dosieron).  Tio estus ne tre
komplika perla skripto.

> Ĉu iu povus skribi tion?

Mi povus okupiĝi pri tio nur post kelkaj monatoj.

-- 
Sergio






      

Rispondere a