On 23.04.10 14:09, Sergio Pokrovskij wrote: > Tio estas fuŝprezento. Ŝanĝi opinion ankaŭ signifas fari agon. Ne en > tio konsistas la diferenco, la diferenco estas ke "konvinki" nepre > indikas opiniŝanĝon, dum "persvadi" povas rezulti tiel, sed ne > nepre.
Mi ne akordas. Ŝanĝo de la propra mensa stato estas ago nur tiusence, en kiu pensado estas ago. Do iusence jes, iusence ne. > Alivorte, ambaŭ signifas "konsentigi"; sed "konvinki" implicas > konsenton laŭan al la KONVINKO (belief) de la konsentigato. Mi ja akordas, ke "konvinki" temas pri la kredoj/opinioj, kaj "persvadi" ne nepre. Kaj "persvadi", se ne nepre temas pri opiniŝanĝo, devas temi pri io, kaj do pri la farita ago. Oni povas esti konvinkita sen agi, kaj oni povas esti persvadita sen opiniŝanĝo. Sed ĉe ambaŭ oni povus kaj agi kaj ŝanĝi opinion. (Almenaŭ tiel mi komprenas la anglajn versiojn.)
