> Antonio:
> Mi altiras vian atenton sur du ekzemploj kiun mi jam proponis (tamen neniu
> rimarkis).

Mi legis ilin atente sed mi ne komentis.
Mi havas tempon por ĝin fari do jen miaj rimarkoj.

> Per kajolado, fine ŝi persvadis lin [lasi al ŝi la decidon pir kiam kaj kie
> ili ferios]

Ĉikaze ankaŭ mi dirus "persvadis" ĉar ŝi volas trudi sian opinion pri la 
feritagoj kaj feriloko. Do estas premo al iu kiu ne proponis la samon. 
La kajolado ne rolas en mia elekto de la verbo "persvadi".

> kaj
> Per kajolado, fine ŝi konvinkis lin [ke ŝi estas hejme... kaj sola.]

Tie mi pli hezitas ĉar dependas de la sinteno de la viro:

Se ŝi sentis/aŭdis/subkomprenis ke (fojon plian) li maltrankviliĝas pro 
duboj rilatantaj al ŝia sincereco, tiam mi dirus "persvadis" ĉar ankoraŭ 
temas pri provo trudi ion al iu dubema. la kajolado ne rolas en mia 
elekto de la verbo "persvadi", nur rolas ke ŝi volas trudi ion al li 
kontraŭ lia propra pensado.

Se li ne kutimas dubi pri ŝi kaj ŝi komprenis ke li mispensis pri ŝia 
faro, tiam ŝi ne bezonas persvadi lin pri solulina ĉeesto en la hejmo. 
Ŝi nature trovas la konvikajn vortojn por diri la veron do ŝi lin konvinkis.

Kiel mi diris mi sentas en la verbo "persvadi" premon, perforton al 
kontraŭulo dum en la verbo "konvinki" mi ne sentas same.
Mi ne plu memoras kiu diris ke oni povas persvadi sen konvinki 
(Sergio?), mi konsentas kun tio ĉar iu persvadita ne nepre estas 
konvinkita. Tiel ofte rolas premoj (ĉu kajolado ĉu alia...) ke ili 
permesas persvadi sed ne konvinki.

> ...mi komunikas du malsamajn ideojn.
> Kompreneble, estas nur nuanco, sed foje tiu nuanco estas finofara, kiel vi
> povas konjekti de la partojn inter rektaj krampoj. :)

Ŝajnas al mi ke ne estas tiel simle diferencigi la du verbojn per regulo 
kiel:
persvadi kiam sekvas ago
konvinki kiam sekvas kredo
Mi ne uzus ilin laŭ tiu regulo, mi sekvus mian lingvosenton do 
"persvadi" kiam premas kaj "konvinki" kiam ne premas.

> Fakte la "kajolado" en la unua kazo celis "elmontri ian avantaĝon" kiu ŝajne
> rezultus de sugestita sinteno (t.e. lasi aŭ rezigni)... en la dua (eble
> adresita al jxaluza edzo) celis venki la jxaluzan ideon pri tropado aux pri
> amanto.
>
> Tamen tio paŭsas la latinan signifon... :)

Mi ne scias pri la latina signifo, nur supozas tra viaj ekzemploj ke ĝi 
sekvas:
persvadi=>ago
konvinki=>firmiĝo de iu penso
Sed mi povas erari kompreneble.
Bonan vesperon deziras
Mireja

Rispondere a