Se en la listo jam estiĝis diskutoj pri senconuancoj de certaj esprimoj, do eble iu povos helpi min en subita embaraso, en kiun mi trafis dum tradukado de unu filozofia artikolo.
Kiel mi esprimu en Esperanto nocion [ru] "свобода _от_ чего-л." [en] "freedom _from_ smth". Ĉar "libero de io" signifas "libero por io" (ekzemple, "libero de parolo"). Sed min interesas nocio de libero ne havi ion, ne esti ia - ekzemple, libero ne esti subpremata, libero ne esti malsata ktp. Kiel mi senambigue esprimu tion en Esperanto, kiun prepozicion mi uzu? Ĉu "libero kontraŭ"? Ĉu "libero disde"? Mi tute konfuziĝis :( -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La mondo brilanta": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/mondo.html *** Verkaro de A. Grin: http://www.esperanto.mv.ru/Grin/index.html *** Verkaro de I. Efremov: http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/index.html