Je Donnerstag, 3. Juni 2010 Yury Finkel skribis: > Kiel mi esprimu en Esperanto nocion [ru] "свобода _от_ чего-л." [en] > "freedom _from_ smth". Ĉar "libero de io" signifas "libero por io" > (ekzemple, "libero de parolo"). Sed min interesas nocio de libero ne > havi ion, ne esti ia - ekzemple, libero ne esti subpremata, libero ne > esti malsata ktp. Kiel mi senambigue esprimu tion en Esperanto, kiun > prepozicion mi uzu? > > Ĉu "libero kontraŭ"? Ĉu "libero disde"? Mi tute konfuziĝis :(
Nu, en Revo vi trovos multajn ekzemplojn: libera je katenoj; mi estas libera de mia pekoZ; esti libera de maltrankvilecoZ, de zorgoj, pasioj; libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia promeso; Lau la kunteksto oni povas uzi ankau aliajn esprimojn kiel: sendependa de la gepatroj; ne havanta malsaton; ne ŝarĝita de zorgoj; sen la balasto de ŝuldoj; feliĉo de senzorga vivo... Eble helpas vin, amike Volframo.