Saluton Yury, nun mi vidas pli bone la problemon. Esperanto ne havas duan gramatikan kazon - genitivon - sed esprimas ĝin per prepozicio "de".
Vi povus uzi eble "je": "libero je katenoj" au pli forte "el": liber(iĝ)o el perforto. El pli filozofia vidpunkto mi dirus, ke al libero apartenas ambau flankoj: perforto kaj neperforto. (Iu diris, ke libero aflikti estas pli grave ol libero ne afliktiĝi) Do se vi volas esprimi la liberecon nur lastrimede uzi perforton vi eble povus diri simple: libero de neperforto k.s. libero de sentimeco au verbe: libero ne perforti libero ne timi Ĉu? Amike, Volframo. Je Mittwoch, 9. Juni 2010 Yury Finkel skribis: > > libera je katenoj; mi estas libera de mia pekoZ; esti libera de > > maltrankvilecoZ, de zorgoj, pasioj; libera de ŝuldoj, de ĉiu devo, de sia > > promeso; > > Jes ja, mi tre bone scias tion (en dubaj okazoj mi ĉiam konsultas unue > ReVon). > > Sed en mia okazo temas pri uzo de _substantivo_ "libero", kaj en tiu > okazo kaj "de", kaj "je" iĝas dusencaj. Esprimon "libero de perforto" > oni povas interpreti 1) kiel "libero perforti", "libero por perforto"
