--- On Wed, 9/6/10, Teodoro Sankaro wrote:

[...]

>> Fakte, la lasta ŝajnas angla idiomaĵo por indiki maleston -- kio
>> estas alia afero ol "libero". "Context-free grammar" neniel temas
>> pri libero, ĝi temas pri seneco (Senkunteksta gramatiko).

> Sed ĉu ne "libero disde/el" ne estas sama afero? Kaj ĉu "libero ne
> timi" ne estas "libero esti sen timo"? Laŭ mi, ĝi ne estas nur angla
> idiomaĵo, sed kuŝas en la senco mem de la esprimo.

Jes kaj ne.  Por mi "libero" koncernas ne tiom (aŭ almenaŭ ne nur)
eksterajn kondiĉojn, kiom la mensan dispozicion.  Tiusence oni povas
esti (spirite) libera ankaŭ en malliberejo.  Tial iu "lice-free" sonas
por ruslingvano iom komike -- kvankam tio vere estas bona kaj
dezirinda stato.

Iom simile al la diro de Spinozo (mi tradukas el la rusa),
"ĉar paco estas ne malesto de milito, sed virto estigata de spirita
forto".

-- 
Sergio







      

Rispondere a