Tim skribis:
Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas
malferma al plua diskuto.
Mi ne deziras diskuti, nur prezenti la rezulton de mallonga sercxo pri
default en la malnova datumbazo plurlingva, kiu povus estigi ideojn:
En la nederlanda oni cxiam tradukis per standaard, kiu ne estas
ekvivalento de standardo, sed kiun oni komprenu kiel normon.
Germane plejofte mi trovis la saman vorton, unufoje oni uzis Defaultwert
kaj kelkfoje Vorgabe, kiu sxajnas al mi bona traduko. Gxi signifas laux
mia scio de la germana: antauxdonitajxo (cxu bone, Bertilo?). Ankaux estis
unufoje uzata Grund- en kunmeta vorto (= baza -)
La franca tradukinto uzis par défault = cxe malesto, kaj kelkfoje
standard
La hispana: Estándar, kaj ankaux Predeterminada = antauxdeterminita laux
mia konjekto
La itala: Standard kaj Predifinita = antauxdeterminita laux mia
konjekto
La sveda Standard
La portugala Padrão kaj kelkfoje Predefiniçôes, kiu versxajne ankaux
=antauxdeterminita
Antaux multaj jaroj mi preferis uzi en la nederlandlingvaj normoj de nia
entrepreno la esprimon bij ontstentenis ekvivalantan al la angla by
default kaj la franca par défaut, cxar mi nepre volis eviti fremdan
vorton nekompreneblan por simplaj homoj. Malfelicxe ankaux bij
ontstentenis, kvankam perfekte nederlandlingva, ne estas multe uzata
esprimo, do preskaux same nekomprenebla por simplaj homoj. Fakte tiu
esprimo - laux mia kompreno - subkomprenas [de nova valoro], do la valoro
valida cxe malesto de nova (eksplicita) valoro
Cxu antauxfiksita? Fakte gxi ne estas fiksita, gxi estas variablo, do
malfiksa... :o(
Cxu antauxproponita? Antauxmetita? Gxi ne estas metita antaux alia valoro...
:o(
Amike,
Leo
- Oorspronkelijk bericht -
Van: Tim Morley [EMAIL PROTECTED]
Aan: dev@eo.openoffice.org
Verzonden: zaterdag 8 april 2006 11:04
Onderwerp: Re: [eo-dev] Tradukdemando: Standard
On 8 Apr 2006, at 04:33, Bertilo Wennergren wrote:
Donald Rogers:
Kelfoje mi tradukis la vorton Standard per Normala laŭ nia
OOoEoTerminaro. Tamen mi rimarkis ke la franca en ooo-commongui 3982
estas Defauxlta. Cxu tiu estas pli taŭga, almenaŭ en kelkaj kazoj?
Se jes, en kiuj kazoj? (Malofte Norma estas pli bona.)
Estas ankaŭ la komplikaĵo, ke standard estas plursenca en la angla
(=normala/norma/normo/k.s.)
Plej ofte en OOo la senco estos normala sed eble foje ankaŭ norm[o|
a].
Poste, estas la diskuto pri defaŭlta/normala. Mi ne certas, ke mi
ŝatas normalan, ĉar tio por mi signifas kutiman aŭ la plej
kutiman... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus
esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj
preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas normala valoro? Laŭ
mi, ne.
Mi konsentas, ke defaŭlto ne estas kutima vorto en Esperanto por
nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton default en
la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.
Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo
estas plej ofte verba (to default on a loan) aŭ en la fiksitaj
esprimoj by default. La adjektiva uzo (a default value) estas
komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la tradicia senco.
Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de defaŭlto en OOo, sed mi estas
malferma al plua diskuto.
Tim
-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006
--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.4.0/304 - Release Date: 7/04/2006
-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]