Tim:

> Poste, estas la diskuto pri "defaŭlta/normala". Mi ne certas, ke mi
> ŝatas "normala"n, ĉar tio por mi signifas "kutima"n aŭ "la plej
> kutima"n... sed tio ne nepre estas la defaŭlto! La defaŭlto povus
> esti iu malbone elektita valoro, kiun oni malofte fakte uzas kaj
> preskaŭ ĉiam elektas ŝanĝi; ĉu tiu estas "normala" valoro? Laŭ
> mi, ne.

Verŝajne plej ofte estas ĝuste tiel, kiel vi diras.

> Mi konsentas, ke "defaŭlto" ne estas kutima vorto en Esperanto por
> nefakuloj, sed mi memoras ankaŭ, ke mi lernis la vorton "default" en
> la angla per uzo de komputilaj programoj, kiuj uzas ĝin multfoje.
> Bertilo pravas, ke la vorto havas pli vastan sencon, sed tiu uzo
> estas plej ofte verba ("to default on a loan") aŭ en la fiksitaj
> esprimoj "by default". La adjektiva uzo ("a default value") estas
> komputilfaka, laŭ mi, kaj iom malsamsenca ol la "tradicia" senco.

> Pro tio, mi ankoraŭ emas al uzo de "defaŭlto" en OOo, sed mi estas
> malferma al plua diskuto.

Kredeble la okazoj, kiam "normala" vere tute konvenus, estas tre
malmultaj. Tial kredeble vi pravas. La uzantoj do ĉiuokaze devos
lerni almenaŭ proksimume kompreni, kion signifas "defaŭlta", kaj
tial ne havos sencon ĝin eviti en tiuj malmultegaj okazoj, en kiuj
tio eblus.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Reply via email to