[eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)
Joop Eggen: Por klavpremoj menciataj (precipe en la helptekstoj): Ctrl = Ktrl Ĉu vere Ktrl? Mi mem emas je Stir. (kun aŭ sen la punkto...). Fakte Kontrolo en tia sencu estas Anglismo. Oni ja celas Control en la senco de rego aŭ stiro. (Alternativo estas konservi Ctrl, ĉar supozeble ĝuste tiel tekstas sur preskaŭ ĉiuj klavaroj en la mondo.) Shift = Maj Enter = Enigi (enigoklavo kie eblus) Do, se Enigi aŭ Enigo, tiam logike ankaŭ Stir(.), ĉu ne? Tab = Tab Alt = Alt Ŝajnas bone. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)
Yves Nevelsteen: mi konsentas ke control key estas stirklavo kaj ke pli logika mallongigo de tio estas Stir. Mi ja demandas min ĉu homoj komprenos pri kiu klavo temas; eble indas en certaj lokoj minimume en akompana ŝpruchelpa teksto aldoni Ctrl inter krampoj. Tio povas esti inda (el pure praktika kaj pragmata vidpunkto). -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
AW: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)
1. Traduki ĉu ne Mi proponas la traduko de klavojn: tio ankaŭ okazas por la klavaroj de aliaj lingvoj. Menciindas la germana kun Strg (Steuerung = Stirado) por Ctrl. Sed prave, ĝenerale, se eblas, mi emas al anglisma traduko: Alt, Tab, - pro rekonebleco. 2. Ktrl/Stir La ununura ekzistanta operaciumo kun Esperanto estas Linukso. Tie Ktrl ŝajnas venkinta super Stir. Mi ne ŝatus ŝanĝi tion. Tamen Vindozo estas pli disvastigata. Ĉu linuksanoj povas deklari siajn opiniojn? Ĉu ekzistas Linuksa uzado de Stir? Joop Eggen Machen Sie Yahoo! zu Ihrer Startseite. Los geht's: http://de.yahoo.com/set
Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)
Tim Morley: Mi antaŭ nur mallonga tempo lernis la nomon de tiu ĉi klavo en Esperanto; kvankam Stir. estas sufiĉe logika traduko de Ctrl, mi eble pli emas konservi simple Ctrl. Kiel diris Bertilo, tio jam vidiĝas sur plej multaj klavaroj -- almenaŭ ciu, kiun mi vidis. Estus interese scii kion oni trovas sur tiu klavo en klavaroj ĉinaj, japanaj, rusaj, ktp. antaŭ ol fari decidon pri tio. En Koreujo oni legas Ctrl sur tiu klavo. Ni tamen memoru, ke Makintoŝaj komputiloj nomas la klavojn tute alie. Ĉu ni devas fari apartan tradukon por Makintoŝuloj??!! -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Klavpremoj (estis : Re: [eo-dev] Grafikoj - Grafikajhoj)
-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 14 Sep 2007, at 01:30, Arnold Victor wrote: OpenOffice funkcias per X11 en Makintoŝo mem, sed la ĉapelitaj literoj de Esperanto kaj tuta unikodo skribeblas laŭ makintoŝa maniero. Mi konsentas kun ĉio, kion skribis Arnold pri la makintoŝaj klavaroj, sed volas aldoni komenton pri la ĉi supra informo. OOo ja funkcias per X11 en Makintoŝo, jes... sed ankaŭ ekzistas NeoOffice, alia versio de OOo, kiu aspektas kaj agas multe pli makintoŝece. Ankaŭ verkiĝantas vere makintoŝa versio de OOo mem, kvazaŭ NeoOffice ne ekzistus. Mi ankoraŭ ne vere komprenas kial... Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.5 (Darwin) iD8DBQFG6eHX4qQfaYPSZYwRAnnqAKCd4XN9Rw9jqqewjCFQUjio1I9gUQCfV3+j JKk7wGdLoAz6q+yEBwJ5KyM= =kRJU -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]