Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Saluton W. G. T. Walker , Kiel respondis Tim, la plej bona solvo estas ke la gastiga sistemo jam havu la eblon enigi ĉapelitajn literojn. Tiel oni povas tajpi ĉapelitajn literojn en iu ajn programo, ekzemple OOo, Gramps, gedit, Evolution, Mysql, Tux Paint, ktp ktp. En MS Windows oni povas uzi je Ek! kaj en Linukso oni povas uzi je xmodmap, kiun ĉiuj Linuksaj sistemoj defaŭlte havas. Oni simple metu taŭgan dosieron .Xmodmap en la propran hejman dosierujon, elsalutu kaj ensalutu, kaj ĉio estu en ordo. Jen la enhavo de mia .Xmodmap: keycode 30 = u U ubreve Ubreve keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex keycode 43 = h H hcircumflex Hcircumflex keycode 44 = j J jcircumflex Jcircumflex keycode 48 = apostrophe quotedbl dead_acute dead_diaeresis keycode 49 = grave asciitilde dead_grave dead_tilde keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex keycode 113 = Mode_switch keycode 115 = Mode_switch Jen kion fari en Ubuntu: 1. malfermu la redaktilon gedit 2. elektu la ĉi-supran tekston (la 10 liniojn kiuj komenciĝas per keycode 30...) en ĉi tiu mesaĝo 3. algluu la tekston en novan dokumenton en gedit 4. en gedit elektu menuerojn File - Save as 5. elektu la propran hejman dosierujon (miakaze ĝi nomiĝas donald) 6. en la kampo Name tajpu la nomon .Xmodmap (necesas la komenca punkto) 7. alklaku je Save 8. fermu la redkatilon gedit 9. (eventuale) elektu je System - Quit - Log out (aŭ Restart, aŭ Shut down) 10. kiam vi ensalutas denove la sistemo demandos ĉu vi volas ke la dosiero .Xmodmap ruliĝu je la komenco ĉiufoje. Elektu ĝin kaj akceptu. Kiam la sistemo estas preta, malfermu aplikaĵon OOo-Verkilo aŭ Gnucash aŭ Thunderbird aŭ alian. Por tajpi esperantan ĉapelitan literon tenu aŭ la dekstran Alt-klavon aŭ la klavon kun la simbolo de Microsoft kaj start sur ĝi. (Mi havas klavaron de Microsoft) kaj unu el la literoj cghjsu. Por majuskloj ankaŭ tenu la klavon Shift dum vi premas la literon cghjsu. Se vi bezonas specialajn signoj por alia lingvo vi povas ankaŭ enmeti la klavokodojn kaj datumojn por ili en la sama dosiero .Xmodmap. Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Miaj spertoj (ankaux kun fresxa Ubuntu Gutsy Gibbon); Mi provis sekvi la pasxojn de Donald sube, sed por mi la pasxoj estis iom malsame: 1. System/Administration/Language Support - elektu Esperanton. 2. En Open Office Writers, menuero Tools Options Language Settings Languages, kaj - en User Interface elektu Esperanto - en Default languages for documents / Western elektu Esperanto La programo avertis min pri la neceso malsxalti kaj resxalti la Writer programon. Post tio - jen! menuoj en Esperanto! Exc kun cxapeloj! Belebelebonebone! Nun la sed... Sed (1) mi ankaux havas la problemon rimarkitan ke, laux la il-butonoj, la programo pretendas ke gxi povos kontroli literumadon, sed fakte gxi ne rekonas misliterumitajn vortojn. La literumada kontrolilo fenestro montras vortara lingvo: nenio sed mi ne povas atingi tiun por provi sxangxi gxin cxar estas plia fenestro kiu anoncas ke la literuma kontrolado jam finis - klakante akceptu je tio fermas ambaux fenestroj. Sed (2) necesa afero estas ke, post kiam oni elektas Esperanton por la dokumento, eblus entajpi literojn kun supersigoj. Per menuero enmeti specialan signon eblas ja, sed tio bezonas kelkajn musklakojn, kaj la rezulto ne konservas la litertiparon jxus uzitan por la teksto gxis tiu punkto. Prefere la programo rekonu x klavon kiel metu/forprenu supersigon super la jxus-tajpita litero ordonon. Nu, Iloj Auxtomate korekti ne rimarkis ke mi elektis Esperanton kiel dokumentlingvon kaj ankoraux proponis la anglan. Eblas difini korekton ke sx korektigxu al s-kun-supersigno, sed tiu auxtomata sxangxo nur okazas se la sx havas spacon antaxu kaj post la literparo - apenaux konvena! - Vilcxjo - Vilcxjo. - Original Message - From: Donald Rogers [EMAIL PROTECTED] To: dev@eo.openoffice.org Sent: Sunday, October 21, 2007 9:15 AM Subject: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton Saluton skipanoj, Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Mi iris al System/Administration/Language Support kaj elektis Esperanton. Tiam mi iris al Tools/Language kaj agordis la interfacan lingvon. Post restartigo la esperanta versio de OOo funkcias :-) Gratulojn! Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Bertilo Wennergren wrote: Tim Morley: On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote: On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en Ubuntu. Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo nialingva, ĉu? Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam instalita la literumilo Esperanta. La mia Ubuntu estas freŝa instalaĵo. La literuma kontrolado ne funkcias. Tio estas: dum mi mistajpas kun aŭtomata kontrolado ŝaltita, ĝi ne rimarkas la misajn vortojn. Sed kiam mi elektis menuerojn Iloj, Agordaĵoj, Lingvaj agordoj, Skribhelpoj, ... Hunspell Spellchecker, Redakti, Lingvo, mi trovis Esperanton en la listo kaj ĝi havas ABC kaj markon apud la nomo. Laŭ la helpo: A language entry has a check mark in front of it if the spellcheck is activated for this language. Literumado estas ĉe la supro de la listo de moduloj. Kion fari tie? Kiam mi elektis Esperanton kaj premis je Fermi, Akcepti, ĝi ŝajne forgesis ke mi elektis Esperanton, ĉar venontafoje ĝi reiris al la defaŭlta Angla (Nov-Zelanda). Donald - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
-BEGIN PGP SIGNED MESSAGE- Hash: SHA1 On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote: On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en Ubuntu. Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo nialingva, ĉu? Tim -BEGIN PGP SIGNATURE- Version: GnuPG v1.4.1 (Darwin) iD8DBQFHH0IZ4qQfaYPSZYwRAr1kAJ9IovTWm33Um62DshOxDGZ8AsXCSQCfYJOB BHqicrXeykzFWWO6sRlboxY= =k0Oz -END PGP SIGNATURE- - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
Re: [eo-dev] Ubuntu Gutsy Gibbon havas nian laborprodukton
Tim Morley: On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote: On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote: Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3. Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en Ubuntu. Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo nialingva, ĉu? Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam instalita la literumilo Esperanta. -- Bertilo Wennergren http://bertilow.com - To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]