Saluton W. G. T. Walker ,
Kiel respondis Tim, la plej bona solvo estas ke la gastiga sistemo jam
havu la eblon enigi ĉapelitajn literojn. Tiel oni povas tajpi ĉapelitajn
literojn en iu ajn programo, ekzemple OOo, Gramps, gedit, Evolution,
Mysql, Tux Paint, ktp ktp.
En MS Windows oni povas uzi je Ek! kaj en Linukso oni povas uzi je
xmodmap, kiun ĉiuj Linuksaj sistemoj defaŭlte havas. Oni simple metu
taŭgan dosieron .Xmodmap en la propran hejman dosierujon, elsalutu kaj
ensalutu, kaj ĉio estu en ordo.
Jen la enhavo de mia .Xmodmap:
keycode 30 = u U ubreve Ubreve
keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex
keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex
keycode 43 = h H hcircumflex Hcircumflex
keycode 44 = j J jcircumflex Jcircumflex
keycode 48 = apostrophe quotedbl dead_acute dead_diaeresis
keycode 49 = grave asciitilde dead_grave dead_tilde
keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex
keycode 113 = Mode_switch
keycode 115 = Mode_switch
Jen kion fari en Ubuntu:
1. malfermu la redaktilon gedit
2. elektu la ĉi-supran tekston (la 10 liniojn kiuj komenciĝas per
"keycode 30...") en ĉi tiu mesaĝo
3. algluu la tekston en novan dokumenton en gedit
4. en gedit elektu menuerojn File - Save as
5. elektu la propran hejman dosierujon (miakaze ĝi nomiĝas "donald")
6. en la kampo Name tajpu la nomon .Xmodmap (necesas la komenca punkto)
7. alklaku je Save
8. fermu la redkatilon gedit
9. (eventuale) elektu je System - Quit - Log out (aŭ Restart, aŭ Shut down)
10. kiam vi ensalutas denove la sistemo demandos ĉu vi volas ke la
dosiero .Xmodmap ruliĝu je la komenco ĉiufoje. Elektu ĝin kaj akceptu.
Kiam la sistemo estas preta, malfermu aplikaĵon OOo-Verkilo aŭ Gnucash
aŭ Thunderbird aŭ alian.
Por tajpi esperantan ĉapelitan literon tenu aŭ la dekstran Alt-klavon aŭ
la klavon kun la simbolo de Microsoft kaj "start" sur ĝi. (Mi havas
klavaron de Microsoft) kaj unu el la literoj cghjsu. Por majuskloj ankaŭ
tenu la klavon Shift dum vi premas la literon cghjsu.
Se vi bezonas specialajn signoj por alia lingvo vi povas ankaŭ enmeti la
klavokodojn kaj datumojn por ili en la sama dosiero .Xmodmap.
Donald
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]