Bertilo Wennergren wrote:
Tim Morley:

On 24 Oct 2007, at 13:56, Bertilo Wennergren wrote:

On 21 Oct 2007, at 10:15, Donald Rogers wrote:
Mi instalis la novan version de Ubuntu kaj jen openoffice.org versio 2.3.

Ĉapele, kompreneble! Ankaŭ mi uzas tiun Esperantan version de kelka tempo. La Esperanta versio de OOo estas tute plenrajta lingvoversio en Ubuntu.

Bonege, kiel vi diris! Mi supozas, ke ne aŭtomate enestas literumilo nialingva, ĉu?

Mi pensas, ke ne, sed mi ne certas, ĉar mi transprenis la tutan antaŭan agordodosieron de malnova instalo, kaj en ĝi estis ĉiuokaze jam instalita la literumilo Esperanta.

La mia Ubuntu estas freŝa instalaĵo. La literuma kontrolado ne funkcias. Tio estas: dum mi mistajpas kun aŭtomata kontrolado ŝaltita, ĝi ne rimarkas la misajn vortojn.

Sed kiam mi elektis menuerojn Iloj, Agordaĵoj, Lingvaj agordoj, Skribhelpoj, ... Hunspell Spellchecker, Redakti, Lingvo, mi trovis Esperanton en la listo kaj ĝi havas ABC kaj markon apud la nomo. Laŭ la helpo:

A language entry has a check mark in front of it if the spellcheck is activated for this language.


Literumado estas ĉe la supro de la listo de moduloj. Kion fari tie? Kiam mi elektis Esperanton kaj premis je Fermi, Akcepti, ĝi ŝajne forgesis ke mi elektis Esperanton, ĉar venontafoje ĝi reiris al la defaŭlta Angla (Nov-Zelanda).

Donald

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to