[eo-dev] nurlega / nurskriba

2007-09-25 Thread Yves Nevelsteen
Saluton,

mi rimarkis ke en la traduko de OOo.org ni uzas nurlega kaj nurskriba.
Ankaux en Komputada Leksikono aperas nurlega, do bone. Sed en gxi aperas
nurlegebla memoro, ne nurlega memoro. KDE kaj pluraj aliaj uzas
nurlegebla.

Cxu ekzistas diferenco inter nurlega/nurlegebla kaj
nurskriba/nurskribebla, au cxu temas pri eraro?
Cxu nurlega dosiero au nurlegebla dosiero ktp?

Scivole,

Yves


AW: [eo-dev] nurlega / nurskriba

2007-09-25 Thread Joop Eggen


De: Yves Nevelsteen [EMAIL PROTECTED]
 en la traduko de OOo.org ni uzas nurlega kaj nurskriba.
 Ankaux en Komputada Leksikono aperas nurlega, do bone. Sed en gxi aperas
 nurlegebla memoro, ne nurlega memoro. KDE kaj pluraj aliaj uzas
 nurlegebla.

 Cxu ekzistas diferenco inter nurlega/nurlegebla kaj
 nurskriba/nurskribebla, au cxu temas pri eraro?
 Cxu nurlega dosiero au nurlegebla dosiero ktp?

nurlegebla estas konstruata laux la tre akceptata verb+ebl
nurlega estas lingve akceptebla kaj temas pri regximo, modo:
nurlega dokumento estas dokumento en kiu oni nur legas.

Mi preferas konsistan uzadon, kaj la mallongeco de nurlega/nurskriba placxas 
al mi.
Joop






  Machen Sie Yahoo! zu Ihrer Startseite. Los geht's: 
http://de.yahoo.com/set

Re: AW: [eo-dev] nurlega / nurskriba

2007-09-25 Thread Bertilo Wennergren

Joop Eggen:


Cxu ekzistas diferenco inter nurlega/nurlegebla kaj
nurskriba/nurskribebla, au cxu temas pri eraro?
Cxu nurlega dosiero au nurlegebla dosiero ktp?



nurlegebla estas konstruata laux la tre akceptata verb+ebl
nurlega estas lingve akceptebla kaj temas pri regximo, modo:
nurlega dokumento estas dokumento en kiu oni nur legas.


Bona analizo.


Mi preferas konsistan uzadon, kaj la mallongeco de nurlega/nurskriba placxas 
al mi.


Ankau al mi.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

-
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]



Re: [eo-dev] skali/skaligi

2007-09-25 Thread Joop Eggen
Mi nek retrovis skali nek skaligi en PIV kaj kelkaj aliaj vortaroj, tamen 
jes en ReVo.

Rim. por la tradukado:
En la angla ĝi estas kaj transitiva kaj netransitiva:
the application scales well = la aplikaĵo ĉe pligrandiĝo/pli alta ŝargiteco 
bone kondutas / la aplikaĵo je diversaj skaloj bone funkcias. = skali / skaliĝi
scale an image = ŝanĝi la skalon de bildo. = skaligi / skali

Interreta serĉo donis al mi 13 ekzemploj de skalig- kaj neklara nombro de la 
alia (interfero kun aliaj lingvoj).

Eble oni petu helpon ĉe la ReVo-dissendolisto.

Amike, Joop



  Die etwas anderen Infos rund um das Thema Reisen. BE A BETTER 
WELTENBUMMLER!  www.yahoo.de/clever