|
Gustafsson Karl_Gustafsson skribis: Jen ege stranga aserto pri Ubuntu : La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj:Saluton, sendube vi pravas, la vorto "kompromiti" (= endanĝerigi ies reputacion) tiuloke estas eraro. Eble ĝi estas falsa amiko en la lingvo de la tradukinto. Ankaŭ la vorto "termino" (= fakvorto, faka esprimo) tie ne ĝustas, devas esti "kondiĉoj". La teksto povus esti tradukita jene: Mi esperas, ke temas pri tiu teksto. Mi ne trovis ĝin en Launchpad (Your search for “publike kompromitas sin” did not return any results) kaj devis serĉi retan kopion per serĉilo. Salutojn, Reinhard |
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

