Salutojn, En "Karmic" la dato en la panelo havas jenan formon: ĵaŭ Jun 17, 22:05 Sed nun en "Lucid" ĝi havas jenan: ĵaŭ 17 Jun, 22:05. Mi koncedas ke la lasta formo iom pli plaĉas -- almenaŭ al eŭropanoj.
Mi tamen preferus la jenan formon: junio 17 ĵaŭdo, 22:05. Kial? Ĉar 17 revenos pli rapide ol junio, ĵaŭdo revenos pli rapide ol tago 17, la dudekdua horo revenos pli rapide ol ĵaŭdo... Do, tiu ordo havas ion logikan, kaj ne estas nur kultura preferaĵo. Ĝi similas la norma maniero de unue skribi la plej grandan eron kaj poste la pli kaj pli malgrandajn. Bone, tio estas mia prefero, kaj mi facile povas ĝin enmeti (kaj enmetis ĝin) en mia komputilo. Sed, ĉu vi ne konsentas ke en Esperanta maŝino oni kiel defaŭlto devus uzi la plej logikan, plej internacian, plej normigitan manieron de aranĝi kaj skribi datojn? (Flanke: jes, mi ne ŝatas mallongigojn kiam ili ne bezonatas. Ili nur estas necesaj en kalendaro -- kiu aperas kiam oni alklakas la daton.) (Kaj ankaŭ flanke: en ReVo oni skribas la nomojn de monatoj senmajuskle. Ĉu vi konsentas ke tiu maniero plej internacias kaj tial plej bonas? Kaj do ĉu la dateno /usr/share/i18n/locales/eo ŝanĝendas?) Estime, Benno -- http://www.fastmail.fm - Faster than the air-speed velocity of an unladen european swallow _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

