2010/6/17 Michael MORONI <[email protected]> > 2010/6/17 Benno Schulenberg <[email protected]> > > >> Salutojn, >> >> En "Karmic" la dato en la panelo havas jenan formon: ĵaŭ Jun 17, 22:05 >> Sed nun en "Lucid" ĝi havas jenan: ĵaŭ 17 Jun, 22:05. Mi koncedas ke >> la lasta formo iom pli plaĉas -- almenaŭ al eŭropanoj. >> >> Mi tamen preferus la jenan formon: junio 17 ĵaŭdo, 22:05. Kial? Ĉar >> 17 revenos pli rapide ol junio, ĵaŭdo revenos pli rapide ol tago 17, >> la dudekdua horo revenos pli rapide ol ĵaŭdo... Do, tiu ordo havas >> ion logikan, kaj ne estas nur kultura preferaĵo. Ĝi similas la norma >> maniero de unue skribi la plej grandan eron kaj poste la pli kaj pli >> malgrandajn. >> >> Bone, tio estas mia prefero, kaj mi facile povas ĝin enmeti (kaj enmetis >> ĝin) en mia komputilo. Sed, ĉu vi ne konsentas ke en Esperanta maŝino >> oni kiel defaŭlto devus uzi la plej logikan, plej internacian, plej >> normigitan >> manieron de aranĝi kaj skribi datojn? >> >> (Flanke: jes, mi ne ŝatas mallongigojn kiam ili ne bezonatas. Ili nur >> estas necesaj en kalendaro -- kiu aperas kiam oni alklakas la daton.) >> >> (Kaj ankaŭ flanke: en ReVo oni skribas la nomojn de monatoj senmajuskle. >> Ĉu vi konsentas ke tiu maniero plej internacias kaj tial plej bonas? Kaj >> do ĉu la dateno /usr/share/i18n/locales/eo ŝanĝendas?) >> >> Estime, >> >> Benno > > > Saluton al ĉiuj, > En Esperanto oni uzas "17-a de junio 2010": do la korekta formo estus "Ĵaŭ > 17 Jun". Oni povas ĉiokaze peti, ke la uzanto povas elekti *ian preferan > formon. Morgaŭ mi kreis peton en http://brainstorm.ubuntu.com/ > (Ankaŭ en Vikipedio oni skribas la nomon de monatoj malmajuskle. Mi persone > interkonsentas) > - Michael >
http://brainstorm.ubuntu.com/idea/25160/ Jen mia propono: Uzanto devas elekti *ian preferan datstilo en "Agordoj" per PHP-datstilo aŭ per menuo Bonvolu voĉdoni! :D - Michael Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj. -- Fabrizio de André, ''Via del campo''
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

