2010/6/17 Benno Schulenberg <[email protected]> > > Salutojn, > > En "Karmic" la dato en la panelo havas jenan formon: ĵaŭ Jun 17, 22:05 > Sed nun en "Lucid" ĝi havas jenan: ĵaŭ 17 Jun, 22:05. Mi koncedas ke > la lasta formo iom pli plaĉas -- almenaŭ al eŭropanoj. > > Mi tamen preferus la jenan formon: junio 17 ĵaŭdo, 22:05. Kial? Ĉar > 17 revenos pli rapide ol junio, ĵaŭdo revenos pli rapide ol tago 17, > la dudekdua horo revenos pli rapide ol ĵaŭdo... Do, tiu ordo havas > ion logikan, kaj ne estas nur kultura preferaĵo. Ĝi similas la norma > maniero de unue skribi la plej grandan eron kaj poste la pli kaj pli > malgrandajn. > > Bone, tio estas mia prefero, kaj mi facile povas ĝin enmeti (kaj enmetis > ĝin) en mia komputilo. Sed, ĉu vi ne konsentas ke en Esperanta maŝino > oni kiel defaŭlto devus uzi la plej logikan, plej internacian, plej > normigitan > manieron de aranĝi kaj skribi datojn? > > (Flanke: jes, mi ne ŝatas mallongigojn kiam ili ne bezonatas. Ili nur > estas necesaj en kalendaro -- kiu aperas kiam oni alklakas la daton.) > > (Kaj ankaŭ flanke: en ReVo oni skribas la nomojn de monatoj senmajuskle. > Ĉu vi konsentas ke tiu maniero plej internacias kaj tial plej bonas? Kaj > do ĉu la dateno /usr/share/i18n/locales/eo ŝanĝendas?) > > Estime, > > Benno
Saluton al ĉiuj, En Esperanto oni uzas "17-a de junio 2010": do la korekta formo estus "Ĵaŭ 17 Jun". Oni povas ĉiokaze peti, ke la uzanto povas elekti *ian preferan formon. Morgaŭ mi kreis peton en http://brainstorm.ubuntu.com/ (Ankaŭ en Vikipedio oni skribas la nomon de monatoj malmajuskle. Mi persone interkonsentas) - Michael Dai diamanti non nasce niente dal letame nascono i fior El diamantoj nenio naskiĝas, el sterko naskiĝas floroj. -- Fabrizio de André, ''Via del campo''
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

