Mi demandis (kelkaj jaroj pasinte) al maljunaj esperantistoj, kiel ili tradukos la vorton "default" en komputila konteksto. Ĉiuj unuanime respondis la vorton "apriora". Kiel mi deziras ke Ubuntu-eo estas uzebla de ĉiuj, ĉefe de maljunaj aŭ malspertaj uzantuloj. Do, mi preferis uzi la vorton "apriora".
Ankaŭ por la vorto "Aŭtentikigu", mi proponas traduki ĝin per la vorto "agnoski". Plue, la aĉa vorto "cimo" estas vere nekomprenebla de malkutimaj uzantoj. Mi proponas traduki ĝin simple per la vorto "eraro". Mi tute konsentas pri trafi koheran kaj saman terminon en ĉiuj pakaĵoj, sed ankaŭ koklarampreneblaj de malspertuloj. Aliflanke, mi rimarkis ke la tradukoj en aliaj lingvoj estas ofte pli komprenebla ol la angla. Mi ofte uzas ilin por traduki, kaj kelkfoje tio faras malsamajn frazojn ol la anglaj ŝablonfrazoj. Finfine, mi kredas ke iom post iom la traduko pliboniĝas. Amike, On ven, 2011-01-21 at 23:20 +0100, Kristjan SCHMIDT wrote: > Serge skribis: > > Konsentite, sed esperantigi havas limojn. Ekzemple, la > > "ext2"-dosiersistemo estis tradukita "eĉt2" en la programo usbcreator. > > Mi vortare aŭ rete serĉi difinon de "eĉt2" kaj neniam trovis ĝin. En tia > > situacio, kiel malspertulo kapablos uzi sian komputilon ? > vi pravas, "ext2" oni ne esperantigu per "eĉt2" - certe tiajn nomojn oni > ne esperantigu. mi ja ne volas esperantigi ĉion. > > alia demando: mi vidis ke vi (Serge) uzas "apriora" anstataŭ "defaŭlta". > kial? mi kutime konsultis komputekon kaj tial uzas la vorton "defaŭlta", > sed mi konstatu ke "apriora" ankaŭ plaĉas al mi. ĉu "defaŭlta" eble > estas nebezonata neologismo? > kompreneble estus pli bone se ni uzos la saman terminon. > > > amike, > Kristjan -- Serge Leblanc ________________________________________________________________________ [email protected] gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:11371 --recev-keys 0x33243C1B Fingerprint = 066C 005F 5595 D85C 7673 D969 1DD4 90C4 3324 3C1B
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

