La vorto "apriora" estas delonge en la reta-vortaro por la difino de "default". Ankaŭ ĝi ĉeestas en la testaro, dume la vorto "defaulta" ne ĉeestas.
http://www.reta-vortaro.de/revo/ http://tekstaro.com/ Amike, On sab, 2011-01-22 at 13:24 +0100, AIS, Informofico wrote: > Saluton, ĉar vi parolas pri la difino de "apriora" en PV/PIV, jen ĝi: > > PV (Plena Vortaro, 1934; mia eldono estas la 8-a senŝanĝa) diras: > "bazita sur teorio, ne sur faktoj, spertoj". Speciala komputika > signifo ne estas, ĉar en 1934 ne ekzistis io komparebla al nunaj > komputiloj. > > NPIV aldonas duan signifon "pp objekto en komputila programo": > "Disponebla en ĉiu programo sen eksplicita deklaro aŭ difino". > Tio ne estas precize la sama kiel "defaŭlta". > > NPIV donas komputilan signifon ankaŭ por "implicita": "Rilata > al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita". Tio ŝajnas > al mi precize la signifo de "defaŭlta". > > "Defaŭlta" estas por mi ne tre facile kaj elegante prononcebla, > ankaŭ tial (kaj ĉar ĝi ne estas nova radiko) mi preferus > "implicita". > > Ĉion bonan, > Reinhard F. > > Je 2011-01-22 05:07 Patrick Oudejans skribis: > > Ankaŭ mi neniam uzis la vorton 'apriora'. Mi ne vidis la difinon en > > PIV ĉar mi ne havas ĝin (tro multekosta) sed leginte la difinojn en > > ReVo mi tute ne konvinkiĝis ke 'apriora' estas uzinda vorto. Mi plu > > uzos la vorton 'defaŭlta'. > > > > Petriko > > > > 2011/1/22 Rogier Huurman<[email protected]>: > >> Mi neniam antaŭe vidis tiun vorton. Se en komputeko estas bona > >> traduko, ĝenerale plej bonas uzi tiun. > >> > >> Post iom da konsultado, apriora estas en la PV de 1950, kaj defaŭlta > >> ne, tamen mi preferas la lastan pro komputeko. > >> > >> 2011/1/22 Kim Ribeiro<[email protected]>: > >>> ----- Original Message ----- From: "Kristjan SCHMIDT" > >>> <[email protected]> > >>> To: "ubuntu-l10n-eo"<[email protected]> > >>> Sent: Friday, January 21, 2011 8:20 PM > >>> Subject: [Ubuntu-l10n-eo] Ĝenerala diskuto > >>> > >>> > >>>> ...uzas "apriora" anstataŭ "defaŭlta". kial? mi kutime konsultis > >>>> komputekon kaj tial uzas la vorton "defaŭlta", sed mi konstatu ke > >>>> "apriora" > >>>> ankaŭ plaĉas al mi. ĉu "defaŭlta" eble estas nebezonata neologismo? > >>> ankaŭ al mi plaĉas "apriora"n > >>> > >>> Kim > >>> -- Serge Leblanc ________________________________________________________________________ [email protected] gpg --keyserver hkp://keyserver.ubuntu.com:11371 --recev-keys 0x33243C1B Fingerprint = 066C 005F 5595 D85C 7673 D969 1DD4 90C4 3324 3C1B
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part
_______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

