Joop skribis: > Ĉu ne eblas atingi pli grandan tradukantaron por tiaj demandoj por > kundecidi/samtraduki? bona ideo.
mi havas du proponojn/ideojn: 1: diskuti tiajn demandojn je la tradukado-dissendolisto ĉe Yahoo (http://groups.yahoo.com/group/tradukado/). tie ni havas tradukad-spertulojn kiuj kutime ne okupiĝas pri komputilaj terminoj (do ni ricevus pli objektivajn opiniojn). al la diskuto ni ankaŭ invitu la tradukantojn de aliaj programaroj (ekz. KDE, OpenOffice, Firefox). 2: verŝajne la pli bona. krei propran diskutejon por "Esperanto-Programar-Tradukantoj". tia ejo estus oportuna por trakti demandojn pri terminoj. ĝenerale ja estus bonege se la diversaj traduk-skipoj interŝanĝus siajn spertojn - laŭ mi tio nun ne sufiĉe okazas. aŭ ĉu ie jam ekzistas tia grupo/dissendolisto/forumo? do se diskuto pri "default" gvidus al konsento, ja estus facile ŝanĝi la tradukproponon ĉe Komputeko. Komputeko ja ne estas fiksa konstruo. kion vi opinias? amike, Kristjan Am 24.01.2011 12:35, schrieb Joop Eggen: > La difino de "apriora" estkiel komputila termino (en ReVo kaj PIV) tiam estas > fuŝa kaj priskribas > ion alian, pli specifan. > La seriozaj kandidatoj por "default" estas: > > * defaŭlta [-neologismo nurkomputila, +jam uzata ofte] > * apriora [+tute komprenebla] > * implicita [+tute? komprenebla] > > La "plej kongrua" termino mia, "anticipa", pro neuziteco nur füŝus la aferon. > Ĉu ne eblas atingi pli grandan tradukantaron por tiaj demandoj por > kundecidi/samtraduki? > > Joop -- Esperanto - Ein Schritt auf einander zu www.esperanto.de _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

