Mi komencis la tagon en grandioza maniero: unuafoje tradukante la kernon. La afero fini^gis en malpli ol unu horo, do mi ne malfruis al la laborejo. Vespere mi provis la novan kernon, kaj ^gi funkciis brile ... ^gis mi volis rigardi KD-on, kaj tiam montri^gis, ke mia nova kerno nenion sciis pri iso9660. Tamen ne mi kulpis! En linux-2.0.34/fs/Config.in estas terura kaptilo, pri kiu mi emas plendi: unu el la demandoj temas pri "Native language support"; se oni respondas nee, la programeto e^c ne demandas pri la dosiersistemoj iso9660 kaj msdos, sed a^utomate ellasas ilin.
Tamen, kun la anta^uscio pri tiu kaptilo, tute ne estas malfacile fari sian propran kernon. Krom la amuzo, mi gajnis 868 kB per la agado. Beda^urinde la "moduloj" ne funkcias tute glate, ^car mi devas mem peti ilian inkluzivon per "insmod". ^Cu "kerneld", a^u iu alia agento, ne povas a^utomate inkluzivi ilin la^ubezone? Mi redaktis /etc/modules, aldonante "auto", sed tio ne efikis. Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple kopii /vmlinuz al /dev/fd0, ^car tia kopio de la kutima kerno neniel helpas, se la sistemo mortas dum la startigo pro eraro en /etc/rc.?/, ekzemple. A^u ^cu ekzistas magiaj klavopremoj por haltigi la startigon en frua stadio? (^Gis nun mi nur unufoje bezonis tian disketon, kiam mi misagordis X-on, tiel ke la ekrano mal^salti^gis, anta^u ol mi povis saluti ...) La legantoj de ^ci tio eble ekscios anta^u ol mi, ^cu mi sukcesis reagordi la po^stilon (exim). Mi konstatis hodia^u, ke mia po^stilo kondutas kiel la po^stilo de granda komputilo: ^gi mem rekte liveris ^ciun po^sta^jon anstata^u simple transdoni ^cion al la SMTP-servilo de mia retservo (post.demon.co.uk). La programo suck ankora^u ne funkcias por mi ... Edmundo

