> Include IDE/ATAPI CDROM support > > Tiel mi povis simple elekti KD-n.
Jes, tio estas klara, sed por uzi KD-ojn oni bezonas anka^u la dosiersistemon ISO9660, kaj elektado de tiu dosiersistemo ne estis klara, pro la kaptilo, kiun mi priskribis. > Cxe 'make menuconfig' mi elektis menuon: > > Loadable module support ---> > > kaj poste mi elektis: Enable loadable module support kaj ankaux > Kernel daemon support (e.g. autoload of modules) > kaj por mi cxio funkcias bone. Kiel ^gi funkciis bone? Kiujn modulojn vi uzas, kaj en kiuj cirkonstancoj ili a^utomate inkluzivi^gis? Mi faris la dosiersistemon minix kiel modulon, sed "mount ... -t minix" ne ka^uzas a^utomatan inkluzivon de la modulo, kvankam mi povas mane inkluzivi kaj malinkluzivi la modulon per "insmod minix" kaj "rmmod minix". (Cetere, "make modules_install" estas iomete dan^gera, ^car ^gi forvi^sas la malnovajn modulojn en /lib/modules/ ...) > > Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple > > Mi proponas al vi tralegi BOOT-DISK-HOWTO. Mi faros ... Edmundo Cetere, ^cu hazarde iu scias, ^cu "umount -a -t nfs" malmuntis ^ciujn NFS-muntojn samtempe? Ni havas ^ci tie la problemon, ke, se komputilo perdas sian retkonekton, ^gi bezonas tutan horon por malmunti ^ciujn dosiersistemojn, dum la programeto en /etc/init.d/filesys iteracias la^uvice tra ili. (Mi menciu, ke temas pri alia linukso ol Debian; la samfunkcia programeto en Debian 2.0 ja uzas "umount -a", mi pensas.)

