On Fri, 4 Sep 1998 [EMAIL PROTECTED] wrote: > ... ^gis mi volis rigardi KD-on, kaj tiam montri^gis, ke mia nova > kerno nenion sciis pri iso9660. Tamen ne mi kulpis! En > linux-2.0.34/fs/Config.in estas terura kaptilo, pri kiu mi emas > plendi: unu el la demandoj temas pri "Native language support"; se oni > respondas nee, la programeto e^c ne demandas pri la dosiersistemoj > iso9660 kaj msdos, sed a^utomate ellasas ilin.
Mi faris jene: 'make menuconfig' kaj tie mi elektis menuon: Floppy, IDE, and other block devices ---> kaj ene de tiu cxi menuo mi elektis: Enhanced IDE/MFM/RLL disk/cdrom/tape/floppy support kaj tiam aperis novaj menupunktoj, kiel: Include IDE/ATAPI CDROM support Tiel mi povis simple elekti KD-n. > Beda^urinde la "moduloj" ne funkcias tute glate, ^car mi devas mem > peti ilian inkluzivon per "insmod". ^Cu "kerneld", a^u iu alia agento, > ne povas a^utomate inkluzivi ilin la^ubezone? Mi redaktis > /etc/modules, aldonante "auto", sed tio ne efikis. Cxe 'make menuconfig' mi elektis menuon: Loadable module support ---> kaj poste mi elektis: Enable loadable module support kaj ankaux Kernel daemon support (e.g. autoload of modules) kaj por mi cxio funkcias bone. > Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple Mi proponas al vi tralegi BOOT-DISK-HOWTO. Attila

