> Alia demando: kiel oni faru ta^ugan savdisketon? Mi ne celas simple > kopii /vmlinuz al /dev/fd0, ^car tia kopio de la kutima kerno neniel > helpas, se la sistemo mortas dum la startigo pro eraro en /etc/rc.?/, > ekzemple. A^u ^cu ekzistas magiaj klavopremoj por haltigi la startigon > en frua stadio?
Mi mem respondu tiun lastan demandeton: Se oni premas CTRL tuj ^ce la starto, oni ricevas la invitilon de "mbr" (kiu ^ce mi estas "2FA:") kaj povus elekti alian startigeblan diskodivida^jo, se oni havus. Se oni premas SHIFT tuj post la apero de "LILO", oni ricevas la invitilon "boot:" kaj povas tajpi "Linux single" a^u "Linux emergency" por starti sen la plej multaj /etc/init.d/-aferoj. Edmundo

