Saluton al ĉiuj.

Unue, dankon kaj gratulon al ĉiuj pro la tre ampleksa kaj rapida laboro dum la pasintaj dek tagoj. Mi aŭdacas esperi, ke la venonta eldono de Ubuntu Linux en junio eble enhavos esperantigitan OpenOffice.org-on, almenaŭ sufiĉe tradukita por esti uzebla. (Tiam venos la ondego de korektoj...)

Tamen, mi skribas nun nur por averti, ke la alilingvaj tradukoj, eĉ la "grandaj" lingvoj kiel la franca, kiun mi uzas, ne estas tiom fidindaj, kiom mi kredis. Mi ĵus hazarde retrovis frazon, kiun ni pridiskutis fine de 2004 (vidu tie: http://eo.openoffice.org/servlets/ ReadMsg?list=dev&msgNo=59), kiu estas mistradukita (sensencigita, fakte) en la franca.

Temas pri "Resume without error", kio estas francigita kiel "Résumé sans erreur", t.e. "Vivprotokolo sen eraroj". Mi preskaŭ certas, ke la ĝusta signifo estas "Daŭrigi sen eraro" aŭ eventuale "Daǔrigi sen erarmesaĝo".

Bertilo: mi petas, ke vi re-rekonfirmu por ni, ke la germana traduko "Resume ohne Fehler" havas la nuran signifon "Daŭrigi..." kaj ne "Vivprotokolo...". Antaŭdankon.

=======================

Resume (!): ne ĉiam fidu la alilingvajn tradukojn.


Tim

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to