Saluton karaj amikoj,
en la nederlandan "Resume without error" estis tradukita per "Hervatten
zonder fout"; tio signifas "Rekomenci sen eraro". La tradukinto do klare
interpretis "resume" kiel verbon.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Tim Morley" <[EMAIL PROTECTED]>
Aan: "Dev Skipo" <[email protected]>
Verzonden: zondag 26 maart 2006 1:14
Onderwerp: [eo-dev] Aliaj tradukoj: ne nepre fidindaj
Saluton al ĉiuj.
Unue, dankon kaj gratulon al ĉiuj pro la tre ampleksa kaj rapida
laboro dum la pasintaj dek tagoj. Mi aŭdacas esperi, ke la venonta
eldono de Ubuntu Linux en junio eble enhavos esperantigitan
OpenOffice.org-on, almenaŭ sufiĉe tradukita por esti uzebla. (Tiam
venos la ondego de korektoj...)
Tamen, mi skribas nun nur por averti, ke la alilingvaj tradukoj, eĉ
la "grandaj" lingvoj kiel la franca, kiun mi uzas, ne estas tiom
fidindaj, kiom mi kredis. Mi ĵus hazarde retrovis frazon, kiun ni
pridiskutis fine de 2004 (vidu tie: http://eo.openoffice.org/servlets/
ReadMsg?list=dev&msgNo=59), kiu estas mistradukita (sensencigita,
fakte) en la franca.
Temas pri "Resume without error", kio estas francigita kiel "Résumé
sans erreur", t.e. "Vivprotokolo sen eraroj". Mi preskaŭ certas, ke
la ĝusta signifo estas "Daŭrigi sen eraro" aŭ eventuale "Daǔrigi
sen erarmesaĝo".
Bertilo: mi petas, ke vi re-rekonfirmu por ni, ke la germana traduko
"Resume ohne Fehler" havas la nuran signifon "Daŭrigi..." kaj ne
"Vivprotokolo...". Antaŭdankon.
=======================
Resume (!): ne ĉiam fidu la alilingvajn tradukojn.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
--
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006
--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Free Edition.
Version: 7.1.385 / Virus Database: 268.3.1/292 - Release Date: 24/03/2006
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]