On 26 Mar 2006, at 12:32, Leo De Cooman wrote:
Bertiloskribis:
Bone. Sed kiel vi eltrovis tion? Ja ne ekzistas (laŭ mia scio)
serĉilo.
Mi iam elsxutis:
Multilanguage_OO_Glossary.sxc
Mi ne plu memoras el kiu retejo, sed certe laux indiko de Tim.
Temas pri tre malnova terminaro, de OpenOffice.org 1.0 mi kredas, sed
ĝi estas ankoraŭ elŝutebla de
http://l10n.openoffice.org/localization/MultiLanguage_OO_Glossary.sdc
(Ĝia aĝo evidentiĝas pro la fakto, ke ĝi estas en la formato de
Star Office, eĉ ne en tiu de la unua versio de OpenOffice.org.
Tamen, ĉiu OOo povas malfermi ĝin.)
Se oni volas serĉi en nia nuna laboro, tio eblas per elŝuto de la
dosieroj por loka serĉo -- ne ideala solvo, certe, sed almenaŭ uzebla.
Noto pri elŝuto de .po-dosieroj el Rosetta/LaunchPad: vi povas facile
elŝuti iun ajn .po-dosieron el Rosetta/LaunchPad per simpla klako sur
la ligilo "Download" sur ĉiu traduka paĝo. Estas ankaŭ ligilo
"Upload file", kaj almenaŭ teorie, vi rajtas tiel labori: elŝuti
dosieron, prilabori ĝin, kaj alŝuti la rezultojn. Tamen, mi
malkonsilas tiun labormanieron dukiale: unue, kiel mi jam
malkovris :o( la alŝuto al Rosetta ne estas tre fidinda, kaj mi jam
tiel perdis laboron (la alŝutita dosiero simple malaperis, kaj oni ne
ankoraŭ trovis nek korektis la problemon); kaj due, eĉ kiam ĝi bone
funkcios, se oni laboras sole sur sia propra kopio de la
tradukmaterialo, oni ne scias ĉu ankaŭ iu alia laboras pri ĝi, kaj
oni riskas ripeti laboron jam faritan aŭ faratan de iu alia.
Ni ĉiuj do uzu la TTT-paĝojn por entajpi niajn tradukaĵojn, kiel
aktuale. Dankon.
Tim
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]