On 2 Apr 2006, at 02:16, Bertilo Wennergren wrote:
Estu do:
msgid "Set defaults"
msgstr "Agordi defauxltojn"
msgid "Set Input Mode"
msgstr "Sxalti Enigan Regximon"
Ĉu ne?
Jes, precize tiel.
Eble estas aliaj similaj okazoj. Do, ni atentu pri la aktuala senco de
la verbo "set".
Indas noti, ke la vorto "set" estas tiu, kiu kutime okupas la plej
grandan spacon en anglaj vortaroj, ofte pluraj paĝoj nur por tiu eta
vorto. Ĝi havas tiom grandan nombron* da signifoj kaj diversaj uzoj,
ke ĝia senco en izolita frazo ofte estas nedivenebla. Ne estas tre
mirinde, do, ke ni havas problemojn traduki ĝin.
Ĉi tie, tamen, mi kredas, ke Bertilo bone trafis la ĝustajn sencojn.
Mi *kredas*!
Tim
*Ĉu mi devintus akuzativigi "grandan nombron" ĉi tie, aŭ ne?
---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]